Skize pri la movado en 2006

En la pasinta jaro ni jubileis la cent-jariĝon de la Esperanto-movado en Japanio.
La plej menciinda estas "Esperanto-Japana Vortaro". Ĝi estis eldonita de Japana Esperanto-Instituto post dekkelk-jara strebado de la redakta teamo gvidita de d-ro Konisi Gaku. Ni diru, ke la nova ampleksa vortaro estas unu el la plej gravaj atingoj de nia jarcenta movado, kaj multe utilas al ni, kies origina vortprovizo estas bedaŭrinde malproksima de Esperanto.

En oktobro proksimume kvincent samideanoj kunvenis en Okayama por la jarcenta kongreso, nome la 93a Japana Esperanto-Kongreso. La kongresa urbo havas tiom longan historion de la movado, ke la unuan semadon de Esperanto faris Edward Guantlet, brita instruisto, ĝuste antaŭ 100 jaroj. Okaze de la kongreso, oni ankaŭ eldonis memor-libron de nia pioniro, d-ro Yagi Hideo.

Alia jarcenta frukto estas kvin-voluma kolekto de "Japanaj kantoj en Esperanto", en kiu s-ro Yamada Tadasi kaj d-ro Konisi Gaku kolektis 241 kantojn esperantigitajn kaj publikigitajn dum la longa historio de nia movado.

Por la jubileo japana esperantistaro invitas la 92an Universalan Kongreson al Jokohamo, kaj nun kunlaboras en ĝia preparado.

Kiel en aliaj jaroj oni havis lokajn kongresojn kaj kursarojn, kaj interalie ekzercis sin en la praktikado de la lingvo cele al la venonta UK.

Eldonitaj libroj ne estis tiom multaj, kiom en lastaj jaroj. Inter ili menciindas: du verkoj de s-ro Tacuo Huĝimoto "Esperanto tiel parolata" kaj "Enkonduko al Esperanto", verkaro de la bedaŭrata s-ro Nanamura Hideo, "Kiel flueto senĉesa", kaj la 9a volumo de "Raportoj el Japanio" de s-ro Hori Yasuo.

Redakcio

La Movado, februaro, 2007