Skizo pri la Esperanto-Movado en Japanio 2005

Kunlabore por la jarcenta jubileo kaj UK

Ke la 92a Universala Kongreso (UK) havu lokon en Jokohamo(Yokohama) en 2007, UEA decidis en 2004. Je tiu decido la japana esperantistaro komencis la preparadon. En aprilo okazis la unua kunsido de la 18-persona Landa Kongresa Komitato (LKK) por la UK kun ĉesto de s-ro Clay Magalhaes, la konstanta kongresa sekretario de UEA, kaj en oktobro la tria kunsido en la kadro de la 92a Japana Esperanto-Kongreso en la sama urbo Jokohamo.

La kongreso kun 571 aliĝintoj, preparita de Jokohama Esperanto-Rondo, provizis diversajn programerojn, jen tridekon da fakaj kunsidoj, jen amuzajn kiel ekskursoj, amika vespero, bankedo, jen klerigajn kiel Ossaka-Simpozio, prelegoj de allilandaj gastoj, ktp. La ĉeestantoj ja antaŭĝuis atmosferon de kvazaŭ universala kongreso kaj antaŭvidas sukceson de la venonta UK

En la kongreso oni havis ankaŭ la kunsidon de la komitato de Japana Jarcento-Jubileo (JJJ) de Esperanto-Movado 1906-2006. La komitato alvokas al lokaj grupoj kaj individuoj kunlabore okazigi kursojn tra la tuta lando por veki interesojn de la publiko. Ne nur tio, aŭspiciite de la komitato ankaŭ estas proponitaj kaj parte plenumitaj jam proksimume cent diversaj entreprenoj, kiel prelegoj, ekspozicioj, eldonoj kaj multaj aliaj.

En la kongreso Japana Esperanto-Instituto (JEI) okazigis sian publikan simpozion: "Kiel japanoj rilatis kun internacia lingvo?" Por la simpozio, malfermita al la eksterkongresa publiko, oni invitis diskutantojn de neesperantistoj-fakuloj pri la lingva problemo. Aliaj publike malfermitaj programeroj de la kongreso estis prelego de ĉina gasto kun japanlingva interpreto, kaj tradicia japanlingva rakontado "kôdan" de profesia rakontistino pri la vivo de la kontraŭmilita esperantisto Hasegawa Teru aŭ Verda Majo, verkita de la rakontisto mem.

Tiuj publike malfermitaj programeroj estas specifaj de niaj kongresoj, kaj tiel ni klopodas ne nur altiri interesojn de la publiko, sed ankaŭ kontribui al ĝi utiligante avantaĝojn de nia neŭtrale justa lingvo.

Ankaŭ en la 53a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo, kiu okazis en Kioto kun 221 aliĝintoj, alia japanlingva prelego pri Verda Majo estis malfermita al la publiko.

Tra la jaro okazis lokaj kongresoj kaj pli ol dek kunloĝadoj aŭ kursaroj en diversaj lokoj. Notinde estas, ke la tradicia tutlanda Esperanto-Seminario havis sian lokon en Okayama, unuafoje en la okcidenta Japanio, kun 82 kursanoj.

Japana Esperanto-Junularo (JEJ) denove komencis sian agadon: en aŭgusto okazigis la 24an Komunan Seminarion inter Japanio, Koreio kaj Ĉinio, kaj sukcesis havi la novan estraron kaj eldoni sian organon "La Junuloj" en oktobro.

Estas notinde, ke s-ro Kimura Gorô Christof, juna lingvisto, kiu prezidis la simpozion de JEI, estis intervjuita de s-ro Honda Katuiti, konata ĵurnalisto, kaj la longa dialogo pri Esperanto kaj ĝia movado aperis serie en 8 numeroj de la prestiĝa semajna revuo, "Syûkan Kin'yôbi", kies fondinto estis la ĵurnalisto mem.

La jaro 2005 bedaŭrinde forravis de ni kelkajn el karaj samideanoj. El ili ni menciu: s-ro Itoo Kanzi, fame konata kiel ludovikito de la plena verkaro de Zamenhof, kaj s-ro Takeuti Yosikazu, mondskala movadisto kaj ĉefa motoro de la Aziaj Kongresoj.

Redakcio

La Movado, februaro, 2006