Japanaj eldonaĵoj en 2005

En la februara numero de "La Movado" ni skizis la japanian movadon de la pasinta jaro, kaj nun ni superrigardu la eldonan aktivadon de nia kolegaro.

Estas notinde, ke pluraj libroj aperis ĉe ekstermovadaj eldonejoj dank' al niaj verkemuloj. Jen ni vidu!

Jarkomence samtempe aperis du rimarkindaj libroj el komerca eldonejo en Tokio: La unua estas traduko de La Zamenhof-Strato, kiun japanigis kolektivo de 67 samideanoj laŭ iniciato kaj gvido de s-ro Kobayashi Tsukasa, kaj la alia estas japanlingva biografio de Zamenhof, reverkita de li mem. Li ankaŭ iniciatis produkton de "Esperanto kaj mi". Post lia subita malsaniĝo en la lasta aprilo, liaj amikoj tamen daŭrigis la laboron kaj en oktobro sukcesis eldoni du volumojn da planita memuaro de 272 japanaj esperantistoj.

Japana Esperanta Librokooperativo, la eldona fako de KLEG, eldonis la duan komplete reviziitan version de la japanlingva gvidlibro, Esperanto - la lingvo de la tera epoko de s-ino Doi Ĉieko, kaj ankaŭ parte reviziitan de Ekzercu vin en bazaj vortoj de s-ro Tani Hiroyuki nur post tri jaroj de la unua eldono.

S-ro Jamada Tadaŝi lanĉis la unuan volumon de Japanaj kantoj en Esperanto "Ĉrizfloroj" kun helpo de s-ro Konisi Gaku. La duopo, kiu realigis la eldonon de la kantlibro Al la ĝojo en 2004, nun celas kolekti ĉiujn japanajn kantojn esperantigitajn, kaj eldoni en kvin volumoj por jubilei la jarcenton de la Esperanto-movado en Japanio.

S-ro Egawa Harukuni sukcesis eldoni bildlibron Fajrego de rizstako, vaste konata rakonto de respektata persono, kiu savis sian vilaĝon el granda cunamo antaŭ 160 jaroj. La libro estis realigita laŭ lia iniciato, kaj konsistas el tradukoj en Esperanto kaj la angla kun la japana originalo, por ke la publiko montru pli da interesoj. Ĉar temas pri konata epizodo, gazetoj, radio kaj ankaŭ televido informis favore pri la libro.

Alia trilingva bildlibro estas La dorso de la patrino, eldonita de s-ro Tagahara Kiyoshi. Temas rakonto pri atombombito en Hiroŝimo.

El verkado de la senlaca s-ro Hori Yasuo, naskiĝis ankoraŭ pluraj: la 8a volumo de Raportoj el Japanio, Monatoj tra la mondo, La granda aeratako de Tokio kaj Basic Grammer of Esperanto (reviziita eldono).

S-ro Mori Singo tradukis kaj aperigis Tilla, la plej novan verkon de S-ino Spomenka Ŝtimec, ĉe komerca eldonejo Shinpu-sha en Tokio. Kaj hazarde, ĉe la sama eldonejo aperis japana traduko de Mirindaj aventuroj de metilernantoj Hlapiĉ, elesperantigita de s-ro Sekoguchi Ken, laŭdire en 4000 ekz. La tradukinto, jam en 2004, mem eldonis ĝian prototipon, kiu vekis laŭdan reeĥon en Kroatio, lando de la aŭtoro.

Okaze de la japana kongreso en Yokohama (Jokohamo) tieaj esperantistoj produktis novan turisman libron, Gvidlibro pri Jokohamo kaj Kamakura. Ĝi, plenkolore ilustrita, certe utilos ankaŭ al tiuj, kiuj planas partopreni la venontjaran kongreson al la sama urbo.

Hakusui-sha, eldonejo en Tokio, konata de fremdlingvaj lerniloj, lanĉis novan reviziitanversion de Express Esperanto de s-ro Adachi Nobuaki, lernolibro akompanata de kompaktdisko. Ĝi estas unu el la serio de Express-lernolibroj kaj vendata en ordinaraj librejoj vicigite kun la aliaj.

Ĉe la fino de la skizo ni notu, ke Esperanto en Azio, organo de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, fakte redaktita kaj presita de japanaj esperantistoj, atingis la 50an numeron.

Redakcio

La Movado, marto, 2006