Skizo de la japania movado en 2007

Pri la Universala Kongreso
La 92a Universala Kongreso en Jokohamo estis la dua UK, kiu okazis 42 jarojn post la 50a UK en 1965 en Tokio. Ĉar oni jam multe parolis pri ĝi, ni do ĉi tie parolu pri ĝiaj unikaj facetoj:

Unue: Publikaj aranĝoj. Japaniaj e-istoj, precipe junaj, entuziasme laboris por montri sian aktivadon al neesperantista publiko. Paralele kun la UK de UEA, diversaj programeroj okazis en alia ejo nomata ZAIM, kiun oni povis viziti sen kongresa karto: ekspozicioj, muzikaj koncertoj, baloj, elementaj kursoj, kuirartoj, libroservo de priesperantaj libroj, ktp. La plej amase vizitita estis poezia vespero kun fama japana poeto. Unu el la prestiĝaj tagĵurnaloj informis pri UK nur lige kun tiu poeto, kiu deklamis sian poemon en tiu vespero kune kun esperantaj poetoj kaj esprimis sian simpation al poemoj de Esperanto.

Due: Multe da helpantoj. Oni raportis, ke pli ol 200 homoj sin anoncis por volontule labori, kaj fakte ĉirkaŭ triono de la japaniaj kongresanoj laboris antaŭ, dum kaj post la kongreso. Tiu praktikado certe donas motivon al ili por pli diligente esperantistumi.

Trie: Antaŭ kaj post la kongreso. Ne nur en la kongresejo, sed ankaŭ antaŭ kaj post la kongreso, oni gastigis kongresanojn. Bonvenigado fare de lokaj e-istoj en turismaj lokoj surprizis la antaŭkongresanojn. Ankaŭ tiuj, kiuj ne povis fizike iri al Jokohamo, tiel havis ŝancon renkontiĝi kun e-istoj el aliaj landoj.

Kvare: Aziaj e-istoj. El 14 aziaj landoj partoprenis ĉirkaŭ 200 e-istoj, dum nur 2 ĉeestis antaŭ 42 jaroj. Tio montras grandan progreson de la movado en aziaj landoj. Estas ankaŭ notinde, ke Japana Esperanto-Instituto (JEI) invitis 20 e-istojn el 9 aziaj landoj, kaj ili estis gastigitaj de lokaj grupoj antaŭ kaj post la kongreso.

Tiuj ĉi provoj certe sugestas novan vojon de la estonteco de nia movado. La ŝlosilaj vortoj estas "kunlabori kun aliaj ankaŭ ekster la movado kaj en Azio".

Pri enlandaj kongresoj kaj aliaj
Kvankam niaj kolegoj estis tre okupitaj, ili tamen ne laciĝis kaj plenumis siajn ĉiujarajn taskojn, organizi enlandajn kongresojn. En junio la 55a kongreso de Kansajo okazis en Hirakata kun 192 aliĝintoj, kaj en oktobro, nur tri monatojn post la UK, 334 samideanoj kunvenis por la 94a Japana E-Kongreso, kaj interalie diskutis, kiel kontribui al la movado en aziaj landoj. Kaj ankaŭ aktivuloj en Kyûsyû, Tôkai, Kantô, Tôhoku kaj Hokkaidô havis sian jarkongreson.

En majo KLEG kaj JEI kunlabore okazigis intensivan kursaron en Kobe kun 82 partoprenantoj. Ĝis nun KLEG okazigis sian propran "Friska Lernejo" ĉiujare en septembro, kaj JEI sian Esperanto-Seminarion en majo. Kaj oni unuafoje kunigis du "kunloĝadojn" antaŭ la UK.

Pri eldonaĵoj
La plej sensacia libro estas "Esperanto" eldonita de Iwanami-shoten, unu el plej prestiĝaj eldonejoj en Tokio. La aŭtoro, prof. Tanaka Katuhiko estas fama lingvisto. La aŭtoro analizis Esperanton laŭ vidpunkto de socilingvisto kaj konkludis, ke la lingvo havas socian meriton kaj estas lerninda.

Alia rimarkinda estas "Poemaro de William Auld" japanigita de s-ro Usui Hiroyuki kaj eldonita de ekstermovada poezia eldonejo.

Japana Esperanta Librokooperativo (JELK), la eldona fako de KLEG, eldonis la trian eldonon de "Nova Kurso de Esperanta Interparolo". Ĝia origina aŭtoro estis la bedaŭrata s-ro Takeuti Yosikazu, kaj la novan libron plene reviziis kaj parte reverkis s-ro Tani Hiroyuki laŭ la testamento de la forpasinta aŭtoro.

JELK ankaŭ eldonis serion de tri facilaj legaĵoj de s-ro Sten Johansson: "La krimo de Katrina", "Vojaĝo kun Katrina" kaj "Katrina malfruas". Fakte ili estas la duaj eldonoj kun aldonitaj glosaroj angla kaj japana.

JEI lanĉis gvidlibron pri la kongresa lando kaj ĝia kulturo, "Japanio Kalejdoskope".
"Raportoj el Japanio 10" estas la 10a volumo de la serio, kiun s-ro Hori Yasuo verkadas, kaj eldonadas Libroteko Tokio.
"Vivoj tra la mondo" kaj "Esperanto kaj mi" estas ankaŭ redaktitaj de s-ro Hori Yasuo. En la unua li kolektis raportojn el ok landoj, kaj en la dua eseojn de 180 e-istoj el 17 landoj.

La eldonejo Beltono de s-ro Yamada Tadasi, kiu jam eldonis kvin kajerojn de "Japanaj kantoj en Esperanto", daŭrigis sian laboron kun s-ro Konisi Gaku kaj eldonis tri volumojn de "Tutmondaj kantoj en Esperanto", en kiuj ili kolektis kantojn originale verkitajn de japanaj e-istoj, nejapanajn kantojn esperantigitajn de japanoj ktp.

S-ro Saiki Akira eldonis la duan ampleksigitan "Raportoj el Vjetnamio", kolekto de rememoroj pri la vjetnama milito de vjetnamaj leter-amikoj.

S-ro Ôtuka Eizo tradukis kaj mem eldonis "Tiel mortis la batalŝipo Yamato". Temas pri raporto de tragedio en la lasta etapo de la dua mondmilito.

Laste ni ne povas ne mencii la libron el Ĉinio, "Historio por malfermi estontecon". Ĝi estas komuna lernolibro de la moderna historio en Ĉinio, Japanio kaj Koreio origine verkita en la tri lingvoj. Japanaj e-istoj iniciatis ĝian esperantigon kaj eldonon, kaj oni fakte vidis la frukton de la kunlaboro de trilandaj e-istoj en Jokohamo.

Redakcio
La Movado, n-ro 684 (februaro, 2008)