Skizo de la japania movado en 2009

Japana Kongreso
La 96a Japana Esperanto-Kongreso okazis oktobre en Ko^hu, norde de la monto Huzi, kun 381 aligxintoj, inter kiuj estis 11 samideanoj el kvin aliaj landoj. Cxe la malfermo s-ro Ho Song el Koreio alvokis al la cxeestantoj veni al la kongreso, kiun la esperantistaro japania kaj koreia kune okazigos en Busano, Koreio en 2011.

Lokaj kongresoj kaj aliaj
Okazis la kongreso de KLEG en junio kun 211 aligxintoj, kaj de Kyu^syu^ en majo, de Tyu^goku-Sikoku en novembro, respektive; kaj ankau~ oni havis sian jarkongreson en To^kai, Kanto^, To^hoku kaj Hokkaido^ kiel kutime. Notindas, ke en To^hoku oni festis la 50an jubileon kun 107 aligxintoj.
KLEG okazigis 2-tagan Vintran Lernejon en februaro kaj 3-tagan Friskan Lernejon en septembro, dum JEI sian 3-tagan seminarion en majo.
Jarfine KLEG okazigis Zamenhofan Feston en Ko^be post 19-jara interrompo. Dum lastaj jaroj kelkaj el gxiaj aligxintaj grupoj respektive havis la feston en sia loko kune kun najbaraj rondoj, sed okaze de la 150a datreveno de Zamenhof gxi decidis denove kune festi la tagon kaj malfermi gxin ankaux al neesperantista publiko sub la nomo "Festo de Esperanto". Fakte gxin partoprenis 96 homoj, inter kiuj trovigxas kelkaj komencontoj. En la kunveno prof. Terazima Tosio japane parolis pri "Zamenhof laux pacologio (studoj pri paco) ", kaj du grupoj prezentis skecxojn, korusa grupo Heliko kantis tri kantojn en Esperanto. Estis ankaux raportoj pri Universala Kongreso kaj Internacia Infana Kongreseto.
En decembro en multaj rondoj tra la lando oni kunvenis ne nur por festi la tagon, sed ankaux por paroli pri la laboroj faritaj kaj farotaj.

Karavano al UK
KLEG unuafoje organizis sian propran karavanon al la Universala Kongreso en Bjalistoko kun 25 partoprenantoj. Gxi nun denove planas karavanon al la Azia Kongreso en Ulanbatoro.

Eldonitaj libroj
Aperis jenaj:"Nova Zamenhofa Legolibro": kompilita de s-ro Kawanishi Tetsurou en du lingvoj, originalo kaj la japana traduko, eldonita de JEI omagxe al la 150-a datreveno de Zamenhof. "Yamanasi kaj Esperanto": japanlingva historio de la movado en la gubernio Yamanasi, kies cxefurbo estas Ko^hu, eldonita de JEI okaze de tiea kongreso.
Gxi eldonis ankaux japanlingvan raporton de la simpozio pri Internacia Jaro de Lingvoj en Wakayama, 2008.
"Fluas la rivero Jodo": kolekto de tradukitaj rakontoj en la urbo Takatuki, eldonita okaze de la kongreso de KLEG fare de la grupo en Takatuki, gxia kunorganizanto.
Eldonejo Riveroj eldonis jenajn kvar librojn.
"Formiko" kaj "Kafejo": du novelaroj de la bedauxrata Hayasi Ken, kiu multe verkis sub plumnomo Hans Jasik. "Kromeseoj": la unua esearo de s-ro Hugximoto Tacuo. "Verkoj de Nakamura Hideo": memorlibro de la bedauxrata samideano.
"Promenado en Gramatiko de Esperanto": japanlingva esearo pri la gramatiko de s-ro Konisi Gaku, reviziita dua eldono de Japana Esperanta Librokooperativo, la eldona fako de KLEG.
"Ho, mia kor'!": kolekto de 22 kantoj laux poemoj de Zamenhof, kompilita de s-roj Jamada Tadasxi kaj Konisi Gaku.
"50 jaroj de EVA": 426-pagxa kolekto de artikoloj cxerpitaj el la organo de EVA, Esperanta Virina Asocio fondita en 1953
"Raportoj el Japanio 12": la 12a volumo de eseoj verkitaj de s-ro Hori Jasuo en 2008.
"Esperanto": nova lernolibro de vicprof. Watanabe Katsuyoshi, eldonita de komerca eldonejo en Tokio en gxia serio de lingvaj lerniloj "Mazuwa-koredake" (Nur tiom por komenci).
"Filozofias koloroj": libro de pentrajxoj de s-ino Aihara Misa, eldonita de alia komerca eldonejo en Tokio; la titolo kaj ampleksaj klarigoj en Esperanto
."Barbro kaj Eriko": legolibro por komencantoj kun japana traduko eldonita de nova eldonejo Montano en Yokohama.
Cetere, en junio oni eldonis la 700an numeron de "La Movado"; tio montras, ke gxi aperadis cxiumonate depost la fondigxo en 1951.

Redakcio
La Movado, n-ro 708 (februaro, 2010)