Japanaj eldonajxoj en 2011
- aldono al la februara skizo de nia movado

MINE Yositaka

Japana Esperanta Librokooperativo, eldona fako de KLEG, eldonis esearon de s-ro Terajxima Tosxio: "Eseoj pri Paco kaj Esperanto", subtitolite "interkomprenigxo kaj lingva demokratio". La auxtoro estas universitata profesoro pri politika filozofio, precipe de politika teorio kaj pacstudoj. Gxi enhavas ne nur ok japanlingvajn artikolojn pri la temo kaj recenzojn de naux libroj pri paco, homaj rajtoj, demokratio kaj strebado de esperantistoj por tiuj aferoj, sed ankaux verkitajn en Esperanto, kiel 'Tergloba problemo kaj lingva demokratio', 'Kiel rilatas Esperanto kun paco?' kaj ankaux 'Demokratia ideo en postmilita Japanio'. La libro estis eldonita okaze de la kongreso de KLEG laux gxia lauxdata tradicio, cxiujare aldoni almenaux unu novan libron al nia komunumo.

Ankaux okaze de la Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio, Japana Esperanto-Instituto eldonis brusxureton kun disko: "La trilingva interparolado". La tri lingvoj estas Esperanta, japana kaj korea, kaj en la disko vocxlegis la tesktojn la auxtoro, s-ro Kauxanisxi Tecuroux kun japanaj kaj koreaj kolegoj.

La korusa grupo Heliko gvidata de s-ro Konisi Gaku eldonis du-voluman kolekton de siaj sxatataj 74 kantoj kvar-vocxe arangxitaj de la gvidanto.
gVerda Sonoroh

S-ro Hori Jasuo dauxrigis sian verkadon de la longa serio "Raportoj el Japanio" kaj aldonis la 14an volumon, kiu enhavas lian raportaron en 2010. La senlaca s-ano Hori ankaux eldonis kolekton de japanlingvaj rakontoj pri siaj alilandaj vojagxoj kaj kontaktoj pere de Esperanto.

Libroteko Tokio elfosis kvar nepresitajn volumojn de "Plena Verkaro de Zamenhof" el la postlasita dokumentaro de la bedauxrata Itoo Kanzi kaj pakis ilin en diskon per PDF-formato. Ili estas "la preparado de la bulonja kongreso", "carlo bourlet kaj la revuo", "1917, forpasis nia majstro" kaj "dummilitaj esperoj".

Yamasaki Seiko^ eldonis la 13an suplementon de sia "Nemallongigita Eldono de Etimologia vortareto pragmata de Esperanto". La origina verko en 1991 estas fakte granda etimologia vortaro, kiu enhavas cxiujn kapvortojn de "Nova Vortaro Esperanto-Japana" kompilita de Miyamoto Masao Nukina Yoshitaka, kaj eldonita en 1963. Kontraste al la modesta titolo la suplemento estas impona brosxuro 200-pagxa.

Alia menciinda estas japanlingva biografio "Flamigi mian korpon" de la bedauxrata samideano Jui Cxunosxin, kiu sin bruligis proteste kontraux la por-usona kaj -milita politikoj de tiama cxefministro Sato^ Eisaku en 1967. La auxtoro Higa Koobun esploris lian vivon kun helpo de esperantistoj kaj verkis 400-pagxan libron, kiu enhavas ankaux detalan priskribon pri malmulte konata flanko de la historio de nia movado.

Estas notinde, ke oni eldonis la 10-an numeron de "La Esperanta Budhano", kiun redaktadas s-ro Yamaguti Sin'iti ekde 2002.

el La Movado, marto, 2012
-----------
Rimarko: la literumado de la propraj nomoj estas tiu de koncernaj personoj mem.