Duonjarcento de KLEG kaj nia perspektivo

Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG) estis fondita en marto de 1951 en Ôsaka. Ĝian fondiĝon partoprenis dek kvin grupoj el la gubernioj Oosaka, Kyôto, Hyôgo, Nara, Wakayama, nome en la regiono Kansai/Kansajo.

Dum la duonjarcento la kernon de nia agado formas tri kolonoj. La unua estas la monata gazeto, "La Movado", kiu iom poste fariĝis la komuna kun tri aliaj ligoj en la okcidenta duono de Japanio, kaj ĵus atingis la 600an numeron.

La dua estas la komitato, kiu estas la decid-organo de la ligo. La komitatanoj estas elektitaj de la aliĝintaj grupoj laŭ la nombro de la membroj. Ili kunvenas ĉiun duan monaton kaj decidas ĉion pri la agadprogramo kaj ankaŭ pri la kaso. Por plenumi la deciditajn agadojn laboras la plenumkomitato.

La tria estas la oficejo. Nia ligo konstante posedas sian propran sidejon, kaj nun tiun en modesta apartamento en urbo Toyonaka apud urbo Ôsaka. En la oficejon deĵoras ĉiutage almenaŭ unu el kelkaj volontuloj kaj faras servojn al la membroj. La oficejo servas ankaŭ kiel kunvenejo kaj stokejo de la eldonaĵoj.

Alia grava aktivado estas libro-eldono. Jam ekde la komencaj jaroj la ligo funkciigas la eldonan fakon je la nomo de Japana Esperanta Librokooperativo (JELK), kaj konstante eldonadas esperantajn librojn de lernolibroj ĝis literaturaĵoj. Ankaŭ pro ĝiaj porpacaj eldonaĵoj neniu povas nei rimarkindan meriton de JELK.

Kvankam la paŝoj ne estis ĉiam glataj, nek prosperaj, sed tamen nun al nia ligo apartenas 20 grupoj kun 450 membroj kaj 90 individuaj membroj en kaj ekster la regiono. La eldonkvanto de la organo superas 800.

Kaj pri nia estonteco: Estas multe da solvendaj problemoj antaŭ ni. Sed nun ni menciu tri plej gravajn el ili: Varti novan generacion, kiu transprenos nian torĉon kaj daŭrigos la movadon; kontribuigi nian aktivadon al transnaciaj amikeco kaj interŝanĝo konforme al la ŝanĝiĝo de la socio kaj la mondo; plifortigi la kunlaborojn kun aliaj organizaĵoj en Japanio.

Por la jubileo ni okazigos eventojn kaj projektojn en la kuranta kaj venonta jaroj: Organizi la 88-an Japanan Esperanto-Kongreson kaj la 50an Kongreson de Esperantistoj en Kansajo, eldoni memorlibrojn, ktp. Ni do atendas vian fervoran kunlaboradon.

Plenumkomitato de KLEG
(La Movado, n-ro 602, aprilo, 2001)