Klavar-aranĝo por Mac OS X por Esperanto

Tiu ĉi klavar-aranĝo ebligos vin tajpi la supersignitajn literojn de Esperanto simple per la uzo de la "option"-klavo, ekz-e ĉ = option + 'C'.

Per elŝuto vi akiros dosierujon "klavaro_Esperanto", kiu entenas jenajn du dosierojn

Esperanto.bundle
Legumin.rtf

Pri la instalado kaj uzado vi legos en "Legumin.rtf".
Ĉefaj diferencoj kompare kun la simila klavar-aranĝo "Esperanto.rsrc" estas, ke ĝi montriĝos kun verda-stela piktogramo, kaj ke ĝi havas kelkajn "mortajn klavojn" por diakrititaj literoj ne-esperantaj. Cetere ĝi ĝuste funkcias ankaŭ por la JIS-klavaro.