La 34a Friska Lernejo de Esperanto

14-16a de septembro 2002

Friska Lernejo estas tradicia "kunlogxado" aux kursaro, de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj cxi-jare havos sian lokon en la urbo Akashi/Akasi. Se vi logxas aux hazarde vojagxas/os tiusezone en Japanio, partoprenu kaj konatigxu kun japanaj samideanoj.

Pitoreska cxirkauxajxo: La urbo Akasi, kie okazos la kursaro, estas fame konata kiel pitoreska pejzagxo tuj apud Markolo Akashi/Akasi, super kiu oni vidas la plej longan ponton en la mondo. La lernejo trovigxas en kvieta parko cxirkauxata de verdaj arboj. Libertempe ekster la lecionoj ni ekskursos al kelkaj el famaj pitoreskaj lokoj.

Spertaj gvidantoj: La kursojn gvidos spertaj instruistoj ne nur japanaj, sed ankaux hispana kaj usona. Jen kiun kurson gvidos kiu gvidantoj.
(1) ABC-kurso por komencontoj (Gvidos s-ino Huzimoto Rituko)
(2) Elementa Kurso por komencantoj (Gvidos s-ro Mine Yositaka)
(3) Konversacia Kurso por komencantoj (Gvidos s-ro Syu Keimei)
(4) Verkada Kurso por komencantoj (Gvidos s-ino Aikawa Setuko)
(5) Konversacia Kurso por progresantoj (Gvidos s-ino Tahira Masako)
(6) Traduka Kurso de japanaj literaturajxoj kaj kantoj (Gvidos s-ro Konisi Gaku )
(7) Konversacia Kurso por progresintoj (Gvidos s-ro Tani Hiroyuki )
La konversaciajn kursojn gvidos s-ro Ruben Fernandez ASENSIO el Hispanio kaj s-ro Joel AMIS el Usono.
Nejapanlingvaj kursanoj prefere partoprenu al konversacia kurso progresantoj aux progresintoj, kaj intersxangxu opiniojn kun japanaj lernantoj pri diversaj temoj.
Interkona kaj Gaja Vesperoj: En la unua vespera ni havos Interkonan Vesperon, kaj partoprenantoj el diversaj lokoj de la tuta Jananio kaj el ekster Japanio, interkonatigxu reciproke en amikaj manieroj. Kaj en la dua vespero okazos Gaja Vespero, en kiu vi gxuos kontente. Multaj programeroj, jen skecxoj, jen deklamoj, jen kantoj, jen ludado de Noa Komedio k.t.p. nepre vin gajigos. Ankaux via gaja kaj aktiva partopreno estas bonvena.
Paradizo: Kaj post tiuj vesperoj vin atendas surtera "Paradizo", kie ni libere trinku kaj babilu kun viaj kolegoj novaj kaj malnovaj ecx tranokte sendorme.
Libroservo: La librofako de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj vendos librojn kaj ko-diskojn surloke, kie vi povos libere foliumi kaj acxeti ecx rabatite.

Tempo: de la 14-a gxis la 16-a de septembro 2002
Loko: Junulgastejo "Asagiri-ryo" en la urbo Akashi/Akasi, 30 minutojn trajne de la havenurbo Kobe.
Kotizo: 20,000 enoj (cx. 170 euxroj aux 170 US. dolaroj) inkluzive la tranoktojn kaj la mangxojn.
Aligxo: kontaktu retposxte kun s-ro SXU Keimei < sumi6@kcc.zaq.ne.jp >
Organizas: Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj