japana / esperanto

La 49a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo

La Unua Informilo

Plivigligu nian movadon okaze de la 49a Kongreso
de Esperantistoj en Kansajo sub sunbrila marurbo Tanabe!

En 1967 ni havis la 15an Kongreson de Esperantistoj en Kansajo en la urbo Wakayama de la gubernio Wakayama. Tridek kvar jarojn poste de tiam ni fine povas havi la kongreson en la urbo Tanabe de tiu sama gubernio. La gastiganto, Kinan-Esperanto-Societo estas nove bakita rondo
, situanta en la plej suda loko el ĉiuj Esperanto-Societoj en Japana Ĉefinsulo. Via partopreno certe donos al ĝi grandan stimulon kaj al la urbanoj laŭtempan propagandon ĉe la komenciĝo de la nova jarcento. Ĝuu la kongreson en naturabunda urbo Tanabe.

Dato la 9a kaj 10a de junio, 2001
Loko Kinan Kulturdomo
Loĝejo Ĝardenhotelo Hanayo
Kotizo 3300~4000 enoj laŭ la aliĝtempo
Tranokto kun matenmanĝo 6800 enoj

Ĉefaj enhavoj: Prelegos s-ro TAKEUTI Yosikazu pri "50jaraj patoj de KLEG" kaj s-ro NAKASE


Hisaharu japanlingve pri "MINAKATA Kumagusu kaj lia interpopoleco". En publika debato pri "internacia kontakto kaj komunikado" partoprenos diversaj tiaj grupoj, kiaj Unesko k. a. en Tanabe. Virina korustrupo "Wakaba" kantos esperante kaj japane. Ankaŭ okazos fakaj kunsidoj interesaj. Antaŭkongreso buse al "la malnova vojo en la regiono Kumano", kie vi provu promeni en japaneska vestaĵo, Heian-Kimono en montaro. Bankedo okazos en la hotelo sub bona etoso kun samideana amikeco. Poste "Paradizo" vin varme atendos.

Kongresa Memoraĵo: Nove tajlorita T-ĉemizo kun Zamenhofa vizaĝo