LA 50-A KONGRESO DE

ESPERANTISTOJ EN KANSAJO

22-23 JUNIO, 2002

OSAKA (Japanio)

Nihongo (japana lingvo) / Esperanto

La kongresejo, hotelo RIVERSIDE situas nur 150 metrojn de stacio Sakuranomija(Sakuranomiya) de Osaka-Kanĵosen(orbita linio) de JR en Osaka. Se vi atingos la flughavenon Kansai, vi prenos rapidan trajnon de JR-linio, kaj ŝanĝu trajnon ĉe la sama kajo de Osaka, de kie la dua estas Sakuanonmija. Apud la hotelo, sin etendas parko laŭlonge de la rivero Okaŭa(Okawa), kie vi povas promeni.

Speciale por ĉi tiu kongreso, pupa trupo "Clarte", unu el la plej eminentaj en la urbo montros al vi fascinajn scenojn, kompreneble en Esperanto.

Valoraj estas prelegoj de Onda Hiromasa ( eks-profesoro de Universitato Kinki). Li montros kiel Esperanto ludas utilan rolon en orienta medicino. La alia estas prelego de Isobe Ŝoosaku, Ĉefa konsultisto el fama Societo por Bonaj Manĝaĵoj. Li denuncas malutilajn aldonaĵojn kaj rimedojn, praktikitajn por komerca neceso. Cetere ambaŭ estos en japana, tamen vi povos trovi talentajn esperantistojn, kiuj servos por vi kiel interpretistoj.

Vi estos speciale bonvenigitaj en faka kunsido kun eksterlandaj esperantistoj. Tie vin atendas japanaj junaj kaj novaj esperantistoj por sia unua praktikado de la lingvo.

En la Gaja Vespero, vi pasigos senĝenan tempon kun esperantistoj. Ni ne demandas, ĉu ili ludas bone aŭ ne. Se vi montros al ni vian fierindan teknikon, kiel kanto, magio, ĵonglado, pantomimo k.s., estos multe bonvenaj.

Se vi deziras ĉeesti en ia kunsido, kie oni dominante uzos japanan lingvon, ni preparos por vi interpretiston.


PROGRAMO

22 Jun., 2002 (Sabate)

12:00 Akcepto
13:00 Kongresa soleno (salutoj, Premiumado, Raporto de KLEG, 50 Jaro de Kongresoj montrataj en bildo, Pupa teatro Clarte)
14:30 Unuaj jaroj de KLEG Kurso ABC
16:00 Prelego en Esperanto :Ana Butkevich el Sankt-Peterburgo Fakaj kunsidoj
17:00 Fotado
17:30 Gaja vespero
18:30

20:30

Bankedo

23 Jun., 2002 (Dimanĉe)

9:00

10:00

Fakaj kunsidoj 1 Vojaĝo tra ĝemelaj urboj Podia diskuto Interparolo kun eksterlandaj esperantistoj
10:30 Fakaj kunsidoj 2 Prelego en Esperanto

Zhou Tianhao el Ŝanhajo

Kursoĉambro de Saka Tadaŝi "Lasu min diri!" Tani Hirojuku korektas vian pronocon Kurso ABC
12:00 Tagmanĝo
13:00 Prelegoj

Onda Hiromasa : Pri Moderna "Kampo" kaj Esperanto
Isobe Ŝoosaku : Nek mensogo,nek vero

15:00 Koruso
15:30

16:00

Fermo


Prezoj: (en japana eno)

Aligo ĝis la fino de Aprilo 3,300
Aligo ĝis la fino de Majo 3,600
Aligo post 1-a de Junio 4,000
morala partopreno 2,500
studentoj 3,000
lernantoj de mezlenejo aŭ altlernejo 2,500
lernantoj de elementa lernejo kaj malpli 500
Loĝado kun matenmanĝo en unulita ĉambro
(La matenmanĝo estos japanstila. )
9,500
Loĝado sen matenmanĝo en unulita ĉambro 8,100
Loĝado kun matenmanĝo en dulita ĉambro 7,800
Loĝado sen matenmanĝo en dulita ĉambro 6,400
bankedo 6,500
tagmanĝo 1,200
foto 1,000

La Organiza Komitato por la 50-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo

Ĉe la kongresa sekretario s-ino Gotoo Sumiko
Poŝtĉeka konto 00980-8-95787

retadreso: takumak@themis.ocn.ne.jp (Takuma Kenzi)